← Reen al F

PIV 2020 · 4479

filament/o

filament/o
Tre maldika drato en elektra ampolo aŭ elektrontubo, kiu, varmigata de kurento, produktas lumon aŭ favoras la elradiadon de elektronoj: toriumita filamento.
🍁 Anatomia elemento, tre maldika, fadenforma.
🍁 La malsupra, ĝenerale fadenforma parto de stameno, portanta la anteron.
🔭 a) Fadensimila formaĵo (ekz. en gasaj nebulozoj). b) Projekcio de protuberanco sur la surfaco de Suno.
filamenta 🍁 Fadenforma.
mikrofilamento Ĉiu el la proteinaj fadenoj de la eŭkariota ĉelo, kiuj konsistigas parton de ĝia skeleto k ankaŭ ofte rolas en ĝiaj moviĝoj: aktina, miozina mikrofilamento. mikrofibreto, mikrotubeto.