PIV 2026 · Artikolo 16555
★vertikala
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ vertikala orta al la ebeno de la horizonto: murego vertikala MT BELA TIPO vertikala orientiĝo de paĝo, bildo k.s., kies vertikalaj flankoj estas pli longaj ol la horizontalaj starigi foston vertikale
vertikalo
1 linio vertikala.
3 MATE kolumno de matrico.
vertikaleco eco de io vertikala.
vertikalilo ŝnuro, ĉe kies fino pendas peza maso, kaj kiun oni uzas por kontroli la vertikalecon de trabo, fosto, muro k.c. Sin. plumbofadeno 1. ➞ nivelilo, rektoŝnuro.