PIV 2026 · Artikolo 8416
kooperativo
kooperativo EKON asocio, kies laŭstatuta celo estas helpi al ekonomiaj bezonoj de la membroj per komuna ekonomia entrepreno: la esenca karaktero de kooperativo estas, ke ties profitoj revenas al la kooperantoj, proporcie al ilia aŭ produktado aŭ konsumado Kooperativo de Literatura Foiro
kooperativa rilata al kooperativo: ŝtataj aŭ kooperativaj turismaj entreprenoj ILa kooperativaj retservoj, kiuj pretendas igi siajn uzantojn akcianoj kaj dividi kun ili eventualajn profitojn EGE Sin. koopera. ➞ kooperativa banko, kooperativa laktejo, kooperativa vendejo.
kooperativismo movado por disvastigi kaj multigi la kooperativojn: kooperativismo estas provo praktike kontraŭbatali kapitalismon kaj malaltigi la vivkostojn