← Reen al K

PIV · 8415

kooper/a

kooper/a £ (pp asocio). Tia, ke ĝia laŭstatuta celo estas helpi al ekonomiaj bezonoj de la membroj per komuna ekonomia entrepreno; ekz-e koopera vendejo, en kiu pogrande aĉetitaj varoj estas podetale vendataj al membroj; koopera laktejo, en kiu oni vendas lakton k produktas buteron, fromaĝon k. c. el la lakto liverita de la membroj; koopera banko, al kiu la membroj donas siajn ŝparaĵojn k de kiu ili ricevas pli favorajn kreditojn ktp.
kooperi (ntr) Partopreni en koopera asocio. Rim. Tiu verbo neniam signifas «kunlabori».
kooperado. Ago k sistemo de kooperantoj.
kooperanto. Ano de koopera asocio.