PIV 2026 · Artikolo 13013
★pulo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ pulo ZOOL malgranda insekto senflugila kaj kapabla saltegi, kiu suĉas sangon de homoj k.a. mamuloj. membro de la ordo Siphonaptera (puloj) el la klaso Insecta ➞ cimo, pediko, laŭso; pulbalkono, pulbazaro, pulkolora.
akvopulo dafnio.
marpulo marborda krustaco, kiu sin nutras per malkomponiĝantaj vegetaĵoj super la marnivelo, kaj saltas al la maro, se oni perturbas ĝin. genro Talitrus Sin. talitro.
sabl1opulo ĉiko.