← Reen al L

PIV 2020 · 9089

lanc¹o

lanc1o
Batalilo, konsistanta el longa ligna stango k akra ferpinto, uzata de makedonaj falangistoj, de Mezepokaj k modernaj kavalerianoj ks: Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro X; ili forĝos el siaj lancoj rikoltilojn X; Valter la Mizerulo tiel fortege elpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron Z; rompi lancon en turniro; lancportistoj. halebardo.
Simila, malpli longa armilo, uzata por ĉasi aprojn, fiŝojn en la submara ĉasado ks.
lanceto Kirurgia instrumento, konsistanta el pinta k akra klingo, uzata por vakcini, incizi ktp.
lancisto. Soldato armita per lanco.
lancoforma. Havanta la formon de pintfero, pintiĝanta je unu ekstremo: lancoforma flamo, fenestro, 🍁 folio.
ĵetlanco
Iom pli mallonga lanco, kiun oni ĵetis per la mano aŭ maŝino.  lancoĵeto.
Ĵetilo lancforma, uzata en atletiko.