← Reen al L

PIV · 9088

★lan/o

lan/o
Speco de haroj, distingiĝantaj per sia fajna, krispa k skvamsurfaca strukturo, formanta la felon de ŝafoj k.a. k intermiksita kun ordinaraj haroj ĉe kelkaj aliaj bestoj: ŝafa, kapra, vikuna lano; mi metas sur la draŝejon tonditan lanon X; arta lano; lanfelo, langraso, lantondo.
Tiuj haroj, prilaboritaj k fadenigitaj: aĉeti lanon por triki; harmoniigi lanojn; lankasko.
Substanco de analoga aspekto: kolodia lano (celuloza nitrato); plumblano (plumbo en fibra stato, uzata por kunigi akvotubojn); vitrolano (fadenigita vitro, uzata kiel izolilo).
lana. El lano: lana robo, mantelo.
lanaĵo. Teksaĵo el lano: mi forprenos mian lanaĵon k mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon X; kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj X; portu vintre lanaĵojn!.
laneca. Havanta ecojn similajn al tiuj de lano: lanecaj haroj; laneca persiko.
lanero. Floko el lano: de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas Z.
senlanigi. Eltondi la lanon de ŝafo: senlanigu, sed ne senfeligu Z.
barblano Z. Lanugo 2.
bellana. Havanta belan lanon: bellanaj ŝafoj Z.
kardlano. Lano, kies fibroj estas pli mallongaj ol 15 cm k destinitaj al fabrikado de fulitaj ŝtofoj.
komblano. Lano, kies fibroj estas pli longaj ol 15 cm.
merinlano. Lano, farita el la haroj de merino.
ŝaflano. Lano, farita el la haroj de ŝafo.
tutlana. Konsistanta el pura lano, sen miksaĵo de aliaj fibroj, kotonaj k.a..
vikunlano
Lano el la haroj de vikuno.
Ŝtofo el lano k kotono, kune karditaj.
vitrolano. Izola substanco, konsistanta el tre maldikaj vitraj fadenoj.
zefirlano. Tre malpeza k fajna lano, uzata por bebaj trikotaĵoj ks.