PIV 2026 · Artikolo 18562

acetato

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. acetata
  2. butil/a acetato
  3. etil/a acetato
  4. natri/a acetato
acetato KEMI anjono, salo aŭ estero de acetata acido. C2H3O−2
acetata rilata al acetato: acetata silko konsistas el ŝpinitaj fibroj el celuloza acetato ➞ acetata acido.
butila acetato grava solvanto por plastoj, vernisoj kaj lakoj. C6H12O2
etila acetato likvo kun agrabla frukteca odoro, uzata kiel solvanto, en parfumoj kaj por artefaritaj frukt-esencoj. C4H8O2
natria acetato natria salo de acetata acido.