← Reen al T

PIV · 15964

tribut¹o

tribut1o
Sumo da mono aŭ kvanto da valoraĵoj, periode pagata de princo, tribo, regno ks, kiel signo de dependeco, aŭ kompenso pro protekto, aŭ sekve de traktato: la mano de diligentulo regos, sed mano maldiligenta pagos tributon X; ĉu konvenas doni la tributon al Cezaro aŭ ne? N; submeti iun popolon al tributo.
(f) Ĉio, kion oni donas, faras, liveras kiel ateston de respekto ks: floroj estis la tributo de ŝiaj admirantoj; pagi al granda homo sian tributon da laŭdoj, da admiro.
tributi (tr) Pagi kiel tributon: la negra reĝo devis tributi cent elefantajn dentegojn ĉiujare; (f) tributu al Dio gloron k potencon X.
tributulo. Tiu, kiu pagadas tributon: se Anglujo volas plue resti fidela tributulo de Danujo Z; la princino de landoj fariĝis tributulino! X.