← Reen al S

PIV · 14022

senat¹o

senat1o
Ŝtata konsilio de la Romaj respubliko k imperio, konsistanta primitive el patricioj, al kiuj aldoniĝis poste riĉaj plebanoj: la Romaj Senato k Popolo (leĝa nomo de la Roma regno).
Ŝtatkonsilio en kelkaj mezepokaj urboj.
Supera k malpli grandnombra ĉambro de la parlamento, en diversaj landoj.
senata. Rilata al senato: senata elekto, voĉdono, decido, rajto.
senatano. Membro de la senato.
senatejo. Loko, kie kunvenas la senato.