← Reen al S

PIV · 14021

sena/o

sena/o
🍁 G. (Senna el fabacoj), tre parenca al kasio, de ĉ. 350 sp-oj de arboj, arbustoj k herboj el tropikaj k milde varmaj regionoj, multaj pororname kultivataj aŭ medicine uzataj, i.a.:
Italia senao (S. italica), arbusto el la tropikaj regionoj de la Malnova Mondo, liveranta senaon 2;
okcidenta senao (S. occidentalis), tropika plurjara herbo, kies amaraj folioj estas antifebraj k kies rostitaj semoj estas utiligataj kiel kafsurogato;
vera senao (S. alexandrina, sin. Cassia senna), arbusteto el NE Afriko k Malgrandazio, liveranta senaon 2.
Sekigitaj folioj aŭ guŝoj (ĉi tiuj farmacie erare nomataj folikloj) de diversaj sp-oj de senao, medicine uzataj kiel laksigilo.
ŝajnsenao. Kava kasio.