PIV 2026 · Artikolo 15961

★tribuno

Litero T★ Fundamenta

★ tribuno
1 HIST alta podio por roma juĝisto, poste por episkopo en la absido de baziliko.
2 galerio malfermiĝanta alte super navo aŭ ĉambrego kaj rezervita al eminentaj ĉeestantoj: la diplomataj tribunoj ĉe la parlamentejo
3 elstara podio, plej ofte kun seĝo kaj pupitro, de kie parolas oratoro, precipe politika: (figurasence) tiu gazeto liveris al li eĥoplenan tribunon ➞ pupitro, Rostroj.