PIV · 12455
podi⁴o
podi4o
1 Kroma planko el tabuloj, altigita super la grundo aŭ planko de salono, aŭlo, koncertejo, halo ks, por ke parolanto, eminentuloj, artistoj k.a. estu pli videblaj k aŭdeblaj: la kvarangula podio sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio Z; benkoj staris sur podio Z; bonvolu veni al la podio!; «La Ĝoja Podio» Ŝ (kabareta).
2 🏠 Konstruaĵo, starigita ĉirkaŭ la areno de amfiteatro aŭ cirko, sur kiu troviĝis la unuaj vicoj de seĝoj. ☞ altano, piedestalo, tribuno.
ŝaltpodio ⏚ Alta loko en elektra centralo, kie ŝalttabulo estas instalita por kontroli la maŝinaron.