PIV 2026 · Artikolo 1757

baziliko

Litero B

baziliko
1 ARKI mezepoka okcidenta preĝejo kun granda meza navo, absido, kaj 2 aŭ 4 paralelaj pli malgrandaj navoj.
2 ARKI KRIS grava preĝejo, al kiu la papo aparte donis la statuson de baziliko.
3 ARKI en la antikva Romo granda publika konstruaĵo, ortangula kun duonrondaj ekstremaĵoj, servanta kiel juĝejo, borso k.c.