PIV 2026 · Artikolo 1756
bazilio
bazilio BOTA unujara bonodora herbo, kies freŝaj aŭ sekigitaj folioj estas uzataj en kuirarto kaj por iuj farmaciaĵoj; hejma en la tropikaj regionoj de la Malnova Mondo, kultivata en la varmaj partoj de Eŭropo ekde la Mezepoko. specio Ocimum basilicum ➞ ocimo.