PIV 2026 · Artikolo 1758

bazilisko

Litero B

bazilisko
1 MITO fabela serpento, kiu mortigis per nura rigardo.
2 ZOOL lacerto kun haŭta kresto sur la dorso kaj la kapo; endemia en suda Meksiko, centra Ameriko aŭ norda Sudameriko. genro Basiliscus ➞ angviso, igvano, lacerto.
verda bazilisko relative granda bazilisko, kun hele verda korpo kun nigraj kaj blankaj punktoj kaj strioj sur la kolo kaj dorso; la masklo havas kreston sur la dorso kaj alian sur la vosto kaj grandajn krestojn sur la kapo; la femalo havas malgrandan kreston sur la kapo; kapablas rapide kuri, por eviti predanton, tiel rapide de ĝi ŝajnas kuri sur akvo sed post kelka distanco ĝi devas naĝi; loĝas en varmaj pluvarbaroj kiuj enhavas riverojn aŭ aliajn akvejojn; indiĝena en suda Meksiko kaj norda Kolombio. specio Basiliscus plumifrons