PIV 2026 · Artikolo 16518

verdikto

Litero V

verdikto
1 JURO decido de juĝinstanco pri la kulpeco de akuzito aŭ la praveco de la pretendoj en proceso: ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn MT la alta estraro, kiu eldiris la verdikton Z mi preĝas kaj konfirmas la juĝajn verdiktojn B (figurasence) la kuracisto eldiris verdikton pri kancero
2 decido de juĝantaro pri konkurantoj.
Sin. juĝdecido. ➞ fatvo.
verdikti tr eldiri ion kiel verdikton: la tribunalo verdiktis, ke la ŝtato devos kompensi la viktimojn ATT la apelacia konsilio verdiktis liberigon de la generaloj JPl la Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton LiZ (figurasence) «kisinda», li verdiktis CPi