← Reen al B

PIV · 1861

★bet/o

bet/o 🍁
G. (Beta el kenopodiacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun alternaj, senharaj, integraj folioj k kun verdaj aŭ ruĝaj floroj en malgrandaj glomeruloj ariĝintaj en maldensajn spikojn; 11−13 sp-oj, el Eŭropo, U k C Azio k N Afriko.
👥 La manĝebla radiko de iuj kf-oj de la ordinara beto.
mara beto 🍁 Subsp. de beto (B. vulgaris subsp. maritima), sovaĝa, apudmara, kun manĝeblaj folioj.
ordinara beto. Sp. de beto (B. vulgaris), kies pluraj formoj (subsp. vulgaris) estas kultivataj kiel legomoj, furaĝplantoj k por produktado de sukero.
ruĝa beto
🍁 🌾 Kf. de subsp. de ordinara beto (B. vulgaris subsp. vulgaris.) kun dika radiko malhele aŭ karmine ruĝa, precipe uzata por salatoj.
👥 La manĝebla radiko de ruĝa beto.
Sicilia beto. Folibeto 1.
folibeto
🍁 🌾 Subsp. de ordinara beto (B. vulgaris subsp. cicla) kun branĉaj, malmulte karnaj radikoj, sed kun multaj, grandaj folioj uzataj same kiel spinaco.
👥 La manĝeblaj folioj de iuj kf-oj de folibeto 1.
sukerbeto 🍁 🌾 Kf. de subsp. de ordinara beto (B. vulgaris subsp. vulgaris), kultivata k industrie ekspluatata por dika, blanketa radiko tre riĉa je sukero ( sakarozo, rafinozo).  kano.