PIV 2020 · 5782
heliant/o
heliant/o 🍁 G. (Helianthus el asteracoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun staraj, malmultabranĉaj tigoj, kun simplaj folioj k kun apeksaj, mezgrandaj aŭ grandaj, radiaj kapituloj, unuope havantaj flavan, brunan aŭ purpuran diskon k flavan kronon; N-Amerika g. de ĉ. 50 sp-oj, pluraj kultivataj por ornamo k la du sekvaj por nutraĵo. Sin. sunfloro.
tubera helianto. Sp. de helianto (H. tuberosus) el N Ameriko, plurjara, kun manĝeblaj tuberoj. Sin. terpiro.
unujara helianto. Sp. de helianto (H. annuus) el Usono, kun oleo- k protein-riĉaj semoj uzataj por nutrado de bestoj k homo k por produktado de manĝoleo. Sin. sunfloro.