PIV 2020 · 12240
★pir/o
★pir/o 🍁
1 Frukto de pirarbo; bereca ŝajndrupo dolĉa, sukplena, karneca, longforma, alpedunkle mallarĝiĝanta, manĝata kruda aŭ kuirita, uzata i.a. por konfitaĵoj k suko.
2 Iom similforma frukto aŭ tubero de iuj plantoj: terpiro.
pirujo, pirarbo. Sp. de piruso (ordinara piruso), arbo kun blankaj floroj k kies fruktoj estas piroj 1; hejma en Eŭropo k U Azio, ekkultivata antaŭ ĉ. 4 000 jaroj, nun kultivata en la tuta mondo; multaj kf-oj.
terpiro. Tubera helianto.