← Reen al K

PIV · 7252

kampanul/o

kampanul/o Z 🍁 G. (Campanula el kampanulacoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj kun regulaj, epiginaj, kloŝformaj floroj ĝenerale bluaj, unuopaj aŭ diverse ariĝintaj (cume, grapole, spike, kape); ĉ. 300 sp-oj el la N hemisfero k tropikaj montaroj, multaj pororname kultivataj. Sin. kloŝfloro. rapunkolo, trakelio.
rondfolia kampanulo. Sp. de kampanulo (C. rotundifolia) el Eŭropo, Azio k N Ameriko, kun rondaj, dentaj, elbazaj folioj, dum la ceteraj estas integraj k liniformaj.