PIV · 7253
kampeĉ/o
kampeĉ/o 🍁 Sp. de hematoksilo (Haematoxylum campechianum), dorna arbo kun plume kunmetaj folioj, kun grapoloj el malgrandaj, flavaj floroj k kun brunruĝa ligno (enhavanta hematoksilinon, kiu sub influo de aero iĝas viole nigreta) utiligata por mebloj, pargetplankoj ks k por ekstraktado de hematoksilino.