← Reen al M

PIV · 10061

medicin¹o

medicin1o. Scienco pri sano k malsanoj, k arto kuraci.
medicina. Rilata al la medicino: medicina verko, fakultato, konsulto, planto.
medicinisto. Fakulo pri medicino. kuracisto, terapiisto.
medicinaĵo. Medikamento. kuracilo.
alternativaj medicinoj. Medicinoj, kiuj prezentas alternativon fronte al la tradiciaj okcidentaj alopatio k farmakopeo; ili inkluzivas terapiojn, kiaj fitoterapio, aromoterapio, homeopatio, akupunkturo, kiropraktiko, osteopatio k medicinojn tradiciajn jam de pluraj jc en diversaj mondpartoj (Orienta medicino, Afrika medicino).
jurmedicino. Medicina fako, kiu studas la solvon de problemoj estigitaj de la apliko de la leĝoj.
sociala medicino. Apliko de medicino por praktikado de la socialaj leĝoj, ekz. pri profesiaj malsanoj, higieno en fabrikoj, sociala asekuro ktp.