← Reen al K

PIV · 8246

konferenc²o

konferenc2o. Renkontiĝo de kompetentuloj, kiuj interkonsiliĝas pri kelkaj difinitaj gravaj aferoj (diplomatia, jura, scienca k.a.). kolokvo, koncilio, kongreso, simpozio.
gazetara konferenco. Renkontiĝo, dum kiu politikisto(j) aŭ alia(j) socia(j) respondeculo(j) respondas al demandoj de ĵurnalistoj.
kulmin-konferenco. Interkonsiliĝo de la plej altaj respondeculoj de du aŭ pluraj regnoj.