PIV · 13521
★riverenc/o
★riverenc/o. Respekta ĝentila movo de la korpo, konsistanta en klino de la busto aŭ flekso de la genuoj: ŝi liajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj Z; se mi faru riverencon, mi elektas potencon Z.
riverenci (tr) Fari riverencon: la kanceliero respekte riverencis la reĝinon B.