PIV 2026 · Artikolo 180

afgano

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. afgana
  2. Afganuj/o
  3. Afgani/o
  4. Afganland/o
afgano
1 ano de Afganujo.
2 HIST paŝtuno.
afgana rilata al afganoj aŭ Afganujo.
Afganujo, Afganio, Afganlando GEOG lando en meza Azio, inter Irano kaj Ĉinujo. ĉefurbo: Kabulo