PIV 2020 · 12161
pigment/o
pigment/o Z
1 ⚥ Natura, kolora substanco de la vivuloj: antocianoj, flavono, karotenoidoj, klorofiloj, kurkumino, melanino estas pigmentoj. ➞ pigmentoĉelo.
2 Ⓚ Kolora substanco, ĝenerale konsistanta el tre fajnaj grajnoj, uzata por fari farbojn, k ne solvebla en la liganto: feroksida ruĝo, okro k.a. estas pigmentoj. ☞ lako 3.
pigmenti (tr) Kolorigi per pigmento.
orpigmento ⊕ Mineralo el monoklina arsena sulfido, As2S3, oranĝe flava, uzata en farbado, en farmacio k kiel fonto de arsena oksido (As2O3); iam oni kredis, ke ĝi entenas oron.