PIV 2026 · Artikolo 12162
pigra
pigramallaborema, malpenema aŭ maldiligenta: nomis la leporo moke la testudon pigra KKa
pigri esti pigra: ne pigru, ellitiĝu FDi sojle de 80-jariĝo, nia serena poeto videble ne pigras sur siaj laŭroj nek formetas sian plumon GNe
pigro
1 tio, kio estas pigra, rigardata en abstrakta absoluta maniero: en niaj tempoj triumfas la pigro super la diligento FDi
2 pigreco: la urson malindigas granda pigro KKa nenio, krom eventuala propra pigro, estas nun serioza obstaklo por viziti MBr
pigreco eco de iu pigra: pro denaska pigreco, mi evitas produkti longajn verkojn Ko la kialo de neologismemo ofte kuŝas en simpla pigreco TAu Sin. pigro 2.
pigrulo homo pigra. ➞ neniofaranto.
pigrumi pigri plezure aŭ intence.