PIV 2026 · Artikolo 4496
filistro
filistro
1 homo sen idealo, kiu zorgas nur pri ĉiutagaj vulgaraj aferoj kaj estas indiferenta pri altaj noblaj ideoj. ➞ burĝo, proza, senpoezia.
2 iu, kiu estas nek studento nek militisto.
filistra rilata al aŭ kondutanta kiel filistro: laŭ mia propra opinio, tute klare tre subjektiva kaj filistra, mi nek ĝuis la poemon, nek vidis valoron en ĝia legado DBr
filistreco maniero, kiel filistro pensas kaj opinias.