PIV · 11461
★ornam/i
★ornam/i (tr)
1 (iu) Plibeligi per aldonaj objektoj aŭ detaloj: ornami tablon per floroj B; eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos Z; ŝi ornamis la kaĝon per herbo Z; ornaminte sin per siaj ringoj X; ŝiaj haroj estis ornamitaj per anemonoj Z; arĝenta lavopelvo, riĉe ornamita per reliefaj oraj figuroj Z; (f) ordono, per multo da motivoj ornamita Z. ☞ garni, ŝminki.
2 (io) Plibeligi, pp aldonaj objektoj aŭ detaloj: tablon ornamas ne tuko sed kuko Z; kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas Z; ia vespera ĉielo radiis kiel oro, nenia preĝeja kupolo ornamas tiel riĉe Z.
ornamo. Ago ornami k ties rezulto: lia ornamo konsistis en bukedo da violoj Z; tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo; jen renkonte al li iras virino en ornamo de publikulino X; (f) ornamo por maljunuloj estas grizeco X; ŝi estis la ornamo de la tuta komunumo. ☞ dekoracio.
ornama. Rilata al ornam(ad)o: ornamaj arbetaĵoj de la ĝardeno Z.
ornamado. Agado k arto de tiu, kiu ornamas: oni komisiis al ŝi la ornamadon de la salono.
ornamaĵo. Objekto, kiu ornamas: fianĉino, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn X; la ornamaĵoj de blazona ŝildo; tapiŝoj pendigitaj kiel murornamaĵoj Z.
ornamiĝi. Iĝi ornamita: vi ornamiĝis per oro k arĝento X; malhumila, ornamiĝema knabino Z.
ornamisto. Homo, kiu elfaras gipsajn aŭ stukajn ornamojn por arkitektaĵoj.
dentornamo 🏠 Malgranda prismeto, envicigita ĉe kornicoj, modluroj ks.
kapornamo Z. Ĉio, per kio oni povas ornami sian kapon.
laŭbornamo
1 Skulptita aŭ pentrita ornamo, en formo de foliaĵoj volve aranĝitaj.
2 Desegno, prezentanta branĉojn, florojn ktp sur ŝtofo aŭ tapeto.