← Reen al I

PIV 2020 · 6692

invert/i

invert/i (tr)
(pp malsimplaj sukeroj) Malkombini, tiel ke la optika rotacio inversiĝas: invertsukero.
𝅘𝅥𝅰 (pp intervaloj k akordoj) Meti la malsupran noton supren, tiel ke alia noto fariĝas la malsupra.
invertiĝi. Iĝi invertita: en acida solvaĵo sakarozo invertiĝas.
invertazo Enzimo, kaŭzanta la inverton de sakarozo al glukozo k fruktozo. Sin. sakarazo.  invertsukero.
invertito (ark., evi) = samseksemulo.