PIV 2026 · Artikolo 6691

inversio

Litero I

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. inversia
  2. inversii
  3. ter/surfac/a inversio
inversio
1 LING BELE ŝanĝo de kutima ordo de la frazelementoj, jen sintakse deviga (ekz. en la germana lingvo, inversio de la subjekto en demanda frazo), jen retorika (ekz. inversio de la predikativo en Esperanto: modesta estas nia kunveno Z).
2 METE GEOG inversiĝo de la normala malkresko de aera temperaturo laŭ alteco, aŭ de akva temperaturo laŭ profundeco.
inversia prezentanta inversion: inversia frazo
inversii tr meti en inversion: inversii la verbon kaj la subjekton
tersurfaca inversio METE inversio de la temperaturo en maldika aertavolo proksima al la tersurfaco.