← Reen al P

PIV · 12681

predikativ/o

predikativ/o Λ Vorto havanta la sintaksan funkcion, kiu esprimas kvaliton, kiun oni atribuas pere de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento; en la frazoj «la tago estas bela», «mi iĝis kapitano», «vi ŝajnas malgaja» la vortoj «bela», «kapitano», «malgaja» estas la predikativoj de la subjektoj «tago», «mi», «vi»; en la frazoj «ne nomu min reĝido», «oni ne povas supozi neekzistantaj tiujn faktojn», la vortoj «reĝido», «neekzistantaj» estas la predikativoj de la objektaj komplementoj «min», «faktojn». predikato.  epiteto.