PIV 2020 · 3985
epitet¹o
epitet1o Λ Frazelemento, senpere determinanta subst-on, adj-on aŭ adv-on k esprimanta ties econ, nomon aŭ intensogradon; en «blanka domo», «soldato Flik», «tre gaja», «iom surda», la vortoj «blanka, Flik, tre, iom» estas la epitetoj de la vortoj «domo, soldato, gaja, surda»: ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno Z; amaso da epitetoj, malbona laŭdo.
ornama epiteto. Epiteto, difinanta konstantan karakteron de la objekto aŭ persono («malmola ŝtalo», «blua ĉielo»), kiel ofte ĉe Homero («la bovinokula Atena»). ☞ apozicio, predikativo.
nomepiteto. Adj., kiu, kuniĝante kun komuna nomo, formas kun ĝi propran nomon, ekz. la Blanka Monto, la Ruĝa Maro ks.