← Reen al K

PIV · 7255

kamufl/i

kamufl/i (tr)
Maski militobjekton, donante al ĝi la aspekton, koloron aŭ formon de la ĉirkaŭaĵoj: la aviadisto ne povis distingi la kamuflitajn kanonojn.
(f) Kaŝmaski (pp sento ks).
kamuflado. Ago kamufli.
kamuflaĵo, kamuflilo. Tio, kion oni uzas por kamufli (retoj, branĉoj, farboj k.a.). mimetismo.