← Reen al P

PIV 2020 · 12136

★pi/a

pi/a. Sincere k ame respektoplena al Dio k religiaj aferoj: pia kredantino fermis siajn okulojn Z; (analoge) kun pia intenco; iri pian vojon X; al la ombroj de ĉiuj mortintaj E-istoj la kongreso esprimas sian respekton k pian saluton Z; (ironie) piaj (senefikaj) deziroj Z. diotima.
pie. En pia maniero: pie vivi Z, pie morti; la piece gajaj vizaĝoj Z.
pio, pieco. Eco de homo pia: nek pio por Dio, nek kapablo por diablo Z; malvera pieco ( hipokrito, Tartufo); peli la piecon ĝis bigoteco.
piaĵo. Pia ago.
piiĝi. Iĝi pia: se ezoko piiĝis, gobio ne dormu Z. konvertiĝi.
piulo. Homo pia: eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj Z; la Sinjoro scias savi el tento la piulojn X.
malpia. Malrespektanta Dion k la religiajn aferojn: malpia blasfemanto; malpia lango X.
malpio, malpieco. Eco de homo malpia: en buŝo Biblio, en koro malpio Z.
malpiulo. Homo malpia: de malpiuloj eliras malpiaĵo X; tiam li malpiulo mortos pro sia malpieco X.