PIV 2026 · Artikolo 6626
insuficienco
Derivaĵoj en la artikolo 4
insuficienco MEDI stato de fiziologia malsupereco de organo, ne plu kapabla efike plenumi siajn funkciojn.
hepata insuficienco misfunkcio de la hepato, precipe pro malsano aŭ toksiĝo.
kor1a insuficienco misfunkcio de la koraj muskoloj, precipe pro malsano aŭ toksiĝo.
mitra insuficienco misfunkcio de la mitra valvo de la koro.
rena insuficienco misfunkcio de la renoj, precipe pro malsano aŭ toksiĝo.