← Reen al S

PIV · 14231

simptom²o

simptom2o
Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato: objektivaj, subjektivaj simptomoj; li prezentas ĉiujn simptomojn de tifoido. signo.
(f) Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io: la borso montras simptomojn de deprimo.
simptoma. Rilata al simptomo: simptoma (aŭ prefere: kontraŭsimptoma) medikamentado.
simptomaro. Tuto de la simptomoj de difinita malsano k ties priskribo. sindromo.
simptomologio. Studo de la simptomoj de la malsanoj.