PIV · 14232
simul/i
simul/i (tr)
1 ⚕ Ŝajnigi (malsanon, frenezon ks): tiu histeria virino estas nur simulantino.
2 💡 💻 Imiti la kondiĉojn, ĉe kiuj okazas iu fenomeno, por esplori ĝin aŭ por trejnado: simuli senpezecon per ekzercado subakve; simuli per komputilo la formiĝon de stelo. ☞ eksperimenti, modeli.
simulado
1 Agado de iu, io simulanta: simulado de frenezo; simulado de ekonomiaj movadoj.
2 Tekniko, konsistanta en la reprodukto de la kondiĉoj, ĉe kiuj okazis iu fenomeno, kiun oni deziras esplori.
simulilo. Aparato, servanta por simuli: simulilo de flugado, de radaro, de ekonomiaj movadoj. ☞ modelo, imitilo.