PIV 2020 · 6442
★imit/i
★imit/i (tr)
1 Agi tiel same, kiel alia persono: ne penu imiti rabemulon Z; imitu almenaŭ vian patron; moki iun, imitante liajn kutimajn gestojn; imiti ies ekzemplon; aktoroj, kiuj abomeninde imitis la homojn Z; imiti Vergilion (liajn verkojn, stilon); imiti grandsinjoron – perdi baldaŭ la oron Z; ploranton ni evitas, ridanton ni imitas Z; ĉiu devas mem al si elekti heroon imitotan Z.
2 Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo: imiti statueton, romanon, ies subskribon, diamanton, malnovan modon; tiu dramo estas imitita de multaj fremdaj verkistoj; rakonto imitita laŭ, el malnova legendo. ☞ kopii, pastiĉi, parodii, plagiati.
imita. Prezentanta imiton: imita produktaĵo; la infano imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin Z.
imito, imitado. Ago de imitanto: lia deklamado estis bona imito de la fama aktoro.
imitanto. Tiu, kiu imitadas: estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo N; li estas nur mallerta imitanto. ☞ epigono.
imitilo 💻 Programo, kiu igas komputilon imiti la konduton de alia komputilo, tiel ke eblas uzi kun la komputilo imitanta programojn de la imitata. ☞ interpretilo, simulilo.
imitisto. Aktoro, kiu speciale imitadas bestokriojn, tonon de aliaj personoj ks.
neimitebla, senimita. Tia, ke oni ne povas ĝin imiti.
bioimita Ⓣ (pp artefarita materialo, ilo, procedo ks) Ellaborita per imito al biologia materialo, organo, procezo: bioimitaj teknikoj estas uzataj ekz. en la konstruo de naĝkapablaj robotoj ekipitaj i.a. per artefaritaj sensiloj k muskoloj.
sonimito. Onomatopeo.