PIV · 4281
★fals/i
★fals/i (tr) Elfari ion malveran k doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, k speciale:
1 Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo: falsi oron B, bankbiletojn, monerojn; falsi vinon, lakton; (analoge) falsi ies subskribon; falsita fabrikmarko.
2 En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita: falsi testamenton, ĉekon (ŝanĝante nomojn aŭ ciferojn); falsi la daton de akto; falsita evangelio, epistolo; falsi la leĝon, la historion; oni poste falsis la sencon de miaj vortoj Z. ☞ interpoli.
3 Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni: falsi la pezilojn; ludi per falsitaj kartoj (sekrete markitaj), per falsitaj ĵetkuboj (ne ekvilibraj).
falso. Ago de falsanto k ties rezulto: miaj paroloj ne enhavas falson X.
falsa
1 Prezentanta mensoge k perfide la eksteran aspekton de la vero: falsa atesto Z; falsa atestanto ne restos sen puno X; falsa amo, sekureco, ĵuro; la falsaj profetoj N; vi estas idolano, servanto de falsaj dioj Z; falsa subskribo, pentraĵo; falsa monero; falsaj larmoj; ni trompos per falsa pesilo X; (analoge) esti en falsa situacio (instiganta personon agi kontraŭ siaj principoj); la falsa ŝmiro kovros la makulon ekstere, sed interne [….] Z. ☞ apokrifa, hipokrita, nefidinda. ➞ mis/.
2 Prezentanta artefaritan imitaĵon, kiu iel donas la iluzion de la vero: falsaj dentoj Z, haroj; falsa juvelo, diamanto; falsaj fenestroj (pro la simetrio).
false
1 Laŭ falsa maniero: atesti false.
2 (evi) = malĝuste: li ekkantetis false ian francan kanton Z.
falsado. Agado de falsanto: la falsado de la papermono estas tre severe punata.
falsaĵo. Io falsita.
falsema. Inklina al falsado: falsema lango X, buŝo X.
falsisto. Persono, kies okupo estas falsado: falsisto de vinoj, de mono; ho vi, fariseoj, falsistoj de la vero! Z.
falsofari Z (tr) ⚖ Elfari falsan dokumenton, subskribon, daton, ciferojn ks.
malfalsa. Aŭtentika, vera.
nefalsebla. Tia ke oni ne povas ĝin falsi.
monfalsisto. Tiu, kiu faras malpli valoran aŭ senvaloran monon, trompe imitantan la ŝtatan.