PIV 2026 · Artikolo 740

anarĥio

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. anarĥia
  2. anarĥiism/o
  3. anarĥiist/o
anarĥio
1 FILO ideala stato de harmoniaj homaj rilatoj, liberigitaj disde hierarĥia regado: anarĥio estas ĝuste ordo
2 POLI socipolitika idearo strebanta al individua libereco, federisma asociiĝo kaj al forigo de ĉia subpremado, ekspluatado kaj ŝtata regado: «Nek dio, nek mastro!» estis la devizo de la romantika periodo de anarĥio mutualaj kaj kooperativaj societoj originas el la principoj de anarĥio
3 KOMU plena manko de ordo kaj organizado: se ne ekzistus iaj netuŝeblaj leĝoj , tiam ni baldaŭ havus plenan anarĥion Z al ni ĉiam minacos anarĥio Z semadi inter ni intrigojn kaj anarĥion Z
Sin. anarkio.
anarĥia rilata al anarĥio: anarĥiaj doktrinoj Sin. anarkia.
anarĥiismo anarĥio 2; tuto de la anarĥitendencaj doktrinoj kaj movadoj. Sin. anarkiismo. ➞ anarĥi-sindikatismo, federismo, individuismo, komunismo, socialismo.
anarĥiisto adepto de anarĥiismo. Sin. anarkiisto. ➞ liberecano.