← Reen al T

PIV · 15494

templ¹o

templ1o
Konstruaĵo, destinita al la servo k kulto de dio aŭ diino: la egiptaj, helenaj, romaj temploj; la templo de Zeŭso en Olimpio; min la diino savis ĉi tien en sian propran templon Z. sanktejo.
ב (iufoje maj.) Unu el la du sinsekvaj konstruaĵoj, destinitaj en Jerusalemo al la servo k kulto de Javeo: Jeruzalem kun la turoj k murdentoj de sia templo Z; en ora beleco brilis la Templo Z; li elpelis ĉiujn vendantojn k aĉetantojn en la templo N.
Θ Konstruaĵo, en kiu samkultanoj praktikas siajn ritojn: protestanta templo; budhana templo; framasona templo; centra templo hilelista Z. preĝejo, kirko, moskeo.
(f) Restadejo de ia sankta aŭ nobla afero: ĉu vi ne scias ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito? N; kun la kreskado de la templo (korpo) ofte ŝanĝiĝas la spirito Z; lia domo estis vera templo de la arto.
Templo Militista ordeno kristana, kreita por la protektado de la pilgrimantoj al Jerusalemo (1118−1312).
Templano. Kavaliro, membro de tiu ordeno: Filipo la Bela kondamnis al la ŝtiparo la ĉefmajstron de la Templanoj; (analoge) la bonaj Templanojbontemplanoj (anoj de usona societo pri abstinado).