PIV 2026 · Artikolo 8041
kolegio
kolegio
1 lernejo mezgrada aŭ supera, ofte instruanta specifan fakon aŭ metion: en jezuitaj mezaj lernejoj (kolegioj), la klasoj estis nomataj laŭ ĉefa instruata latina objekto G falas la nombro de adoleskantoj, kiuj krome preferas kvar-jaran universitaton al du-jara kolegio HoY en la Vilna Teknika kolegio okazis scienca-praktika konferenco OE la ebleco sendi sian idon en «bonan» kolegion aŭ liceon MD ➞ liceo 1, gimnazio, mezlernejo, altlernejo.
2 memstara institucio kuniganta altrangajn praktikantojn de medicino: oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj, kaj oni volis distingi inter doktoroj kiuj estas membroj kaj doktoroj kiuj ne estas DCu la Usona Kolegio de Kuracistoj
3 parto de universitato starigita laŭ fako aŭ loĝloko de la studentoj: la universitato posedis akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de novaj lingvoj, fakultaton de matematiko FK la Oksforda Universitato (en la Reĝina Kolegio) SSz la Kolegio pri Ekonomiko kaj Administrado de la Universitato pri Agrokulturo de Pekino MD la centjaraĝa oksforda kolegiofigurasence -stilo JSp
4 aro de personoj plenumantaj certan oficon ene de la hierarĥio de la koncerna religio: la plej alta kolegio de l’ pastroj en Babilono B la kolegio de la kardinaloj