← Reen al S

PIV · 14738

start⁸i

start8i (ntr)
Komenci sportan agadon en konkuro: jen la naĝantoj, la ĉevaloj startas!
(pp motoro, aparato ks) Ekfunkcii: tiu aŭto tre facile startas eĉ en frosta vetero.
starto. Ago de iu, io startanta: doni la starton al la kuristoj.
startigi. Igi starti: startigi, restartigi komputilon.
startigilo. Elektra aparato, por ekfunkciigi motoron.
starthelpilo. Mana aŭ aŭtomata sistemo, kiu en la karburilo pliriĉigas benzine la miksaĵon, tiel faciligante la ekfunkciadon de malvarma eksplodmotoro.