PIV 2020 · 10205
★mes/o
★mes/o
1 ✞ Diservo katolika, konsistanta el la liturgio de la Vorto k el la eŭkaristia liturgio: fari Z, kanti Z meson; alta, mallaŭta meso; mesvazoj, mesvesto; matenmeso, vespermeso; nigra meso (servokulto al Satano, imitanta la mesajn ritojn). ➞ messervanto.
2 𝅘𝅥𝅰 Muzikaĵo, komponita por diversaj partoj de meso 1.
mesa. Rilata al meso.