PIV 2026 · Artikolo 10204

merulio

Litero M

merulio BOTA bazidifungo, kies karna bazidiujo havas glatan himenion kaj la formon de krusto aŭ de duonĉapo orta al la substrato (arboj); tutmonda kaj lignoloĝa. genro Merulius ➞ serpulo.
meruliacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas merulio. membro de la familio Meruliaceae (meruliacoj)