PIV 2026 · Artikolo 14087

serpulo

Litero S

serpulo
1 BOTA tutmonda bazidifungo kun krusteca bazidiujo kovrita de himenio rete falda. genro Serpula ➞ serpulaco.
2 ZOOL anelido, kiu loĝaa en kalkoriĉa tubo fiksiĝinta al ŝtonoj, rokoj k.s. genro Serpula ➞ tubvermo.
serpulaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas serpulo. membro de la familio Serpulaceae (serpulacoj)
larma serpulo BOTA serpulo 1 kun bazidiujo komence flava kaj ofte elŝvitanta gutojn (larmojn), poste bruniĝanta kaj kun blanka rando; tre detrua al lignaĵoj en humidaj domoj. specio Serpula lacrymans Sin. larmofungo.