PIV · 10553
monitor/o
① monitor/o
1 Lernanto, servanta mem kiel help-instruanto.
2 ♜ Malpeza ŝipo, kun relative grandaj kanonoj, pasintece uzata en malprofundaj maroj k en riveroj.
3 Ⓣ Aparato por telekontrolado: kardia monitoro (videbligas sur ekrano la koran ritmon de la paciento k donas signalon, se la parametroj de tiu ritmo transpasas iajn limojn).
4 = vidigilo.
monitori (tr) Telekontroli la funkciadon de aparato (en telekomunikoj, industrio ktp) aŭ de organo (en medicino) per monitoro 3.