PIV 2020 · 3598
★eks/
★eks/.
I - Pref. signifanta:
1 ke oni ĉesis plenumi profesion, oficon, rajti pri titolo ktp: eksfabrikanto Z; eksservanto Z; eksoficiro, eksreĝo, ekspastro, eksamiko Z, eksedzino Z ktp; ekskolonio; ekskutima, eksmoda;
2 ke la besto, montrita de la rad., estis kirurgie senigita je siaj seksaj organoj: ekstaŭro, eksbovino, eksstalono, eksĉevalino; ekskoko (kapono), ekskokino; eksŝafo, ekskato (☞ eŭnuko, kastri).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
eks! Interj., esprimanta la malon de «vivu!»: eks pri la reĝo!.
eksa. Iama, jam ne estanta: eksa oficisto; eksa posedaĵo de la okupantaj trupoj.
eksigi. Senigi iun je lia ofico, funkcio, rango: eksigi aŭtiston, oficiston, ministron, reĝon; eksigi iun de la servo Z.
eksiĝi. Memvole aŭ kontraŭvole forlasi sian oficon: li eksiĝis el la E.-movado Z. ☞ abdiki, demisii, rezigni, apostati.
foreksigi. Forpeli, seniginte de la ofico: mi foreksigos miajn komizojn Z.
neeksigebla. Tia, ke oni ne povas ĝin eksigi: la juĝistoj estas ofte neeksigeblaj.